Titus Maccius Plautus
EPITAFO DE PLAŬTUS
Nun, de kiam Plaŭtus mortis, plore funebras Komedio,
dezertiĝis la scenejo, kaj la Rid', la Ludo, la Ŝerco,
versmezuroj senmezure multaj verŝas kune la larmojn.